Soneto pri pruda funebro
la teron kovris granda tristo 
ĉar mortis la plej grava homo 
venis ankaŭ al mia domo 
al hejmo de aventuristo 

preskaŭ ĉiu politikisto 
elĵetas de si prudajn voĉojn 
aŭdante neniujn riproĉojn 
la papo estis pacifisto 

funebro okazas perfida 
nur por montri sian gravecon 
dum milito estas valida 

anstataŭ aranĝi atakon 
praktiku la papan eblecon
rapide forlasu Irakon
Bastiono de Silento, la 4an de aprilo 2005