Soneto iom datrevena
en Pola Agentejo Presa 
hieraŭ estis miaj versoj 
kiuj provokis al dispersoj 
malgraŭ tuto estis karesa 

aldone estis mia foto 
farita antaŭ sesdek jaroj 
de l' homo kun la kontraŭstaroj 
je l' rememora anekdoto 

pri tio kiu estas kiu 
decidas certe edukado 
ne sango nacia - ne kriu! 

Berlino ŝanĝis mian sangon 
nun mi havas germanan - fado...
ĉu mi perdis iaman rangon?
Zurych, la 10an de majo 2005