Soneto pri unu knabino
oni forgesas patrolandon 
tiun proceson ne evitas 
eĉ tiu kiu laborŝvitas 
blasfemigante ĥoĥolbandon 

la knabino en Venecio 
estis kvar tagojn sen laboro 
bela simpatia kun koro 
sed kun tro granda ambicio 

post tri jaroj ŝi jam ne sciis 
de kiu lando ŝi devenas 
ŝi simple ĝin aboliciis 

laboron trovi - malfacile 
reveno al patrio ĝenas 
kaj aspektas tre malutile
Bastiono de Silento, la 11an de majo 2005