Soneto per alternativo
Lo(k)Ra(dio) Alternativa 
la zurika radia sekto 
kun internacia aspekto 
sed laŭ informoj subjektiva 

ni fortege enamikiĝis 
Esperanto Sonas Poeme 
laboris regule sisteme 
l' ideo tamen malfruiĝis 

mi havis ja liberan manon 
kaj mi faris kion mi volis 
feliĉe mi ne uzis ramon 

oni povas eĉ per riproĉo
kritiki sed tamen valoris 
en Svisio esperantvoĉo
Bastiono de Silento, la 14an de majo 2005