Soneto pri neŭtrala tombo
mi ne rimarkis bedaŭrinde 
kiam Esperanta Civito 
opiniis pri la milito 
iraka - ĉu ŝajnas hontinde? 

ĉiuj volas esti neŭtralaj
mi ankaŭ - sed vivo instigas 
esti socia kaj devigas 
al paŝoj tre ofte fatalaj 

homoj volas vivi trankvile 
trankvileco regas en tombo 
sed antaŭe eksplodas bombo 

tial oni devas protesti 
bomboproducentojn molesti 
malneŭtrale kaj malsubtile
Zuriko, la 21an de majo 2005