Soneto pri kuracrezigno
mi jam ne plu sidas leĝere 
kaj ne plu iras longdistancon 
forgesis mi entute dancon 
sed kapo ne agas mizere 

mi ne kredas pri bona stato 
sed barojn mi ĉiam transpasas 
je malforto mi meze plasas 
sentante la koron dum bato 

kion mi diros kuraciston 
medikamentojn mi forĵetis 
perdante eĉ ilian liston 

sen tiuj blasfemaj tablojdoj 
mi ŝanĝiĝis eĉ min koketis 
belulinojn je ŝiaj slojdoj
Zuriko, la 23an de majo 2005