Soneto pri l' benk' subfenestra
"eĉ se mi devus mortmalsati 
mi ĉe vi neniam laborus" 
"sed nia ligo frukti povus 
ni devus problemojn trabati" 

"ĝuste pro tio mi foriras 
ĉar mi havas nur unu vivon" 
"mi komprenas l' alternativon" 
"pri bonfarto mi jam ne miras" 

tiujn kaj similajn parolojn 
mi aŭdis tra l' supra fenestro 
de l' suba benko - eĉ petolojn 

post tuso ili malaperis  
lokon okupis tuj maestro 
kiu fremdulojn ne toleris
Bastiono de Silento, la 30an de majo 2005