ĉu vi indulge opinias ne gravas ĉu kontraŭ aŭ ĉu por vi ne miru sed rigardu for ĉar iu pri vi ironias legante malnovan gazeton ĉe tableto en anguleto de ĝardeneto kun kafeto vi mendas unu kaliketon l' mondo fariĝas malgrandeta ne sur benko sed sur benketo degeletis vivo aĝeta vi ankoraŭ estas kuraĝa por feliĉo en boteleto kaj por supla penso omaĝa