Soneto pri teatra trupo
teatr' "Fondamenta Nuove" 
kun nekredebla iluzio 
"TAM -Teatromusica" - ĉio 
en laboratorio prove 

kritike - alie - emfaze 
mallongitaj pensoj kaj bildoj 
vortsignoj montritaj per ŝildoj 
esprimitaj ŝercparafraze 

Michele Sambin - la mentoro 
unue la intelektulo 
kaj poste iu reĝisoro  

por ke la spektaklon elpensi 
oni devas esti spertulo 
moki la urbon - dense sensi
Venecio, la 6an de majo 2005