Soneto pri arta loĝejo
tuj post eniro al loĝejo 
mi diris "li estas artisto" 
agas kiel galeriisto 
ĉiu ĉambro estas artejo 

plektaĵo de paŝtelkoloroj 
kaj fakturoj de keramiko 
per vere artista apliko 
faras artaĵojn kun valoroj 

dum kelkaj tagoj mi pripensis 
pri tiuj loĝejaj artaĵoj 
telefono mankon kompensis 

Andrea Sola kaj PANDORA 
revuo - artkomunikaĵoj 
artlernejo - Sorano fora
Venecio, la 7an de majo 2005