Soneto pri volaj eblecoj
inter propra libera volo 
kaj dia volo estas granda 
diferenco - unua fanda 
dua pova kun povizolo 

kaj ŝajnus esti reciproke 
se Dio okazus tutpova 
devus esti ankaŭ helpmova 
ne pune agi sed provoke 

pastro Twardowski iam diris 
ke dia puno ne ekzistas 
pro premidono li suspiris 

en multaj fatalismaj plendoj 
oni pri hororoj insistas 
por Dio restas nur defendoj
Bastiono de Silento, la 1an de junio 2005