Soneto pri malstabiligo
rigardu tiujn ĵurnalistojn 
kiuj skribas pri "stabiligo" 
en Irako - estas intrigo 
kiu stultigas naivistojn 

ankaŭ pri aliaj aferoj 
skribaĉas malkompetentuloj 
ne ĉiuj ja estas stultuloj 
laŭ ĵurnalistaj manieroj 

ĉu tio estas sensacio 
ke homoj ofte perdas vivon 
pro milita okupacio? 

ĵurnalismo de politiko
anstataŭas ekzekutivon 
ĉie kaj ankaŭ en Zuriko
Bastiono de Silento, la 12an de junio 2005