Soneto laŭ saĝa proverbo
alkutimiĝon al loĝejo 
al ĝiaj komfortaj detaloj 
oni sentas je multaj maloj 
kiam ne funkcias fremdejo 

hejme oni scias pri ĉio 
aliloke venas demandoj 
laŭ moroj de aliaj landoj 
provu iri al Karaĉio 

proverbo - "ĉie estas bone 
la plej bone en propra domo" 
tiu frazo pravas impone 

tamen mi ne volas konsili 
"sidu nur hejme" ĉar por homo 
veturado povas utili
Zuriko, la 14an de junio 2005