Soneto pri la PEN-iĉjado
mi revenas ankoraŭfoje 
al PEN-Klubo Internacia 
kun afero delegacia 
parolata krokodilboje 

tiu PEN-Centro delegito 
kiu nacilingve parolas 
estas certe "volas ne volas" 
por Esperanto kompromito 

ŝanĝu ni tiun hontan temon 
pripensante kiel forgesi 
alian konkludan dilemon 

l' heroo de literaturo 
emas Esperanton karesi 
per alilingva PEN-aŭguro
Bastiono de Silento, la 17an de junio 2005