Soneto pri silenta vero
filmon pri Piłsudski mi vidis 
en kiu silentis la vero 
kvankam venkis lia espero 
ĉar li je tiu venko fidis 

li ŝangis edzinon kaj same 
iris al nova eklezio 
por katolikoj amnezio 
ili beni lin volas fame 

pri maja renverso silento 
kaj pri diktatora inklino 
ankaŭ pri frua lefta sento 

en tiu mallonga poemo 
ne estas loko por doktrino 
sed tio ne estas dilemo
Bastiono de Silento, la 18an de junio 2005