Soneto je artikoleto
skribis pola Eŭropanino 
en Nova Zurika Gazeto 
pri rilatoj en la vegeto 
de Eŭropo - optimistino 

ŝi pravas en multaj citaĵoj 
jes - Rajko Djuriĉ ankaŭ citis 
malfacilaĵojn ne evitis 
ĉar ŝtatoj okazas baraĵoj 

tuj post la fama Granda Ŝanĝo 
berlinaj verkistoj diskutis 
pri eŭroutopia manĝo 

mi skribis pri tio eseon 
la eldonistoj min salutis 
sed libro ne neis problemon
Bastiono de Silento, la 2an de junio 2005