Soneto kun temoj najbaraj
oni diras - fenda aorto 
ne donas ŝancon por travivo 
tamen estas alternativo 
kiun povas ŝanĝi nur sorto 

revenis ni de la amiko 
kiu kuŝas en hospitalo 
al nia bastionportalo 
kun preĝo por lia fortiko 

Ella kaj Ueli Hunziker 
kaj ni ambaŭ - du ŝercaj paroj 
bonaŭgure por la najbaroj 

ĉe botelo de ruĝa vino 
klaĉis pri Teatro Tiĉino 
aganta ĉitempe kun prosper'
Bastiono de Silento, la 20an de junio 2005