Soneto pri scenaj lampiroj
en eta teatro sur sceno 
Graziella Rossi - lampirino 
kaj Helmut Vogel kun rutino 
ludis pri gelampira sveno 

tuta spektaklo pri lampiroj 
ideo bona - tro scienca 
sed arte iom malpotenca 
ĉar vermoj rolis - ne vampiroj 

akcio ne estis enua 
ĉar geaktoroj montris vigle 
tion kio ŝajnis tabua 

kutimojn de la tuta mondo 
sankta Johano fermis rigle 
ĉar li ja estis vagabondo
Zuriko, la 23an de junio 2005