Soneto pri nunaj servutoj
ĵurnalistoj estas papagoj 
sed ili volas esti falkoj 
ĉar ĥoĥolojn de katafalkoj 
ili saĝigas - ŝajnas blago 

fenomeno tre populara 
kiam stamfas politikisto 
tuj riverencas ĵurnalisto 
dependeco estas amara 

de l' supra grado fiaĉeco 
influas la tutan socion 
ankaŭ decidas pri justeco 

ĉu ŝanĝoj agas avantaĝe? 
tre ofte faras emocion 
kaj poste restas memomaĝe
Bastiono de Silento, la 24an de junio 2005