Soneto pri la pardonemo
ĉe tomboj de la batalantoj 
la malamikoj unuiĝas 
ĉar pasinteco trankviliĝas 
kontraŭuloj estas helpantoj 

oni devas vivi amike 
sed gardi amikecdisvolvon 
por ke ĝi ne trovu missolvon 
alie - pace ne fortike 

ĉiu havas memopinion 
la plej saĝa estas silento 
ni poreterne lasu tion 

Tombejo de Polaj Agletoj 
en Lvovo - ĉu estas evento 
por paco aŭ por bajonetoj?
Bastiono de Silento, la 25an de junio 2005