Soneto por nova nacio
la breĉo ne estis senfrukta 
ĉar kiel oni povas vidi 
ne ĉiam oni devas fidi 
nur perforto restas kondukta 

popolo senkritike kredas 
al nun regata pludemismo 
"kaj kio kun kapitalismo?" 
"ni jam novan sistemon bredas" 

diri pri lakto kaj mielo 
nun ne sufiĉas - ŝajnas bone 
promesi stelon de ĉielo 

ŝanĝo post ŝanĝo kaj mizero 
disvastiĝas ĉiam aldone
laŭ novnacia maniero
Zuriko, la 30an de junio 2005