Soneto dudekkvinjarula
Jakub Działak violonisto 
hodiaŭ festas naskiĝtagon 
kaj li ludas - havu imagon 
kiel la plej granda artisto 

se vi hazarde preterpasos 
la afiŝon kun lia nomo 
ne forgesu - tiu fantomo 
de muziko vin ne plu lasos 

revenu ni al realeco 
la diskoj kun lia ludado 
provokas por aĉetebleco 

mi rekomendas "Sarasate" 
batas forte kiel tornado 
je cigana vivo beate
Zuriko, la 6an de junio 2005