Soneto pri maldenuncanto
pastro kun esperanta nomo 
Hejmo jes pastro Konrad Hejmo 
ne denuncis por pola sejmo 
ankaŭ ne por sekreta domo 

li tute ne estis spiono 
sed nur tre naiva kredulo 
ne agis kiel volontulo 
je iu ajn fremda admono 

mi esploris tion detale 
per mia intima metodo 
atestas mi tion formale 

vi povas kredi aŭ ne kredi 
sed ĝis nun mia trovpentodo 
povis ĉiujn sekretojn predi
Zuriko, la 7an de junio 2005