Soneto pri manko de fino
sur fotoj de perditaj homoj 
vizaĝoj tre ofte ridetas 
kontrasto nun funebron ĵetas 
sur afiŝoj kriadas nomoj 

espero ke iu travivis 
trankvilon entute ne portas 
reciproke - nun dubo fortas 
atendo supozojn derivis 

sur gazetpaĝoj Karolina 
bedaŭre sen iu respondo 
kiu kaŭzo estis inklina 

tragedio ne ŝajnas fina 
al endanĝerigita mondo
venas teroro ferkurtina
Zuriko, la 11an de julio 2005