Soneto pri duobla honto
dufoje okazis la honto 
unue dum venka parado 
due post sesdeka migrado 
pri tio certe estas fonto 

anstataŭ diri tute klare 
"vi iam ne volis nin kredi 
do ni nun vin - we are not ready"
por reĝino estus amare 

mi ne defendas maljunulojn 
al kiu ja mankas bravuro 
sed premegas britajn servulojn 

Kościuszko al Napoleono 
diris "NE!" kaj tuj al Soluro 
venis malgraŭ akra ordono
Zuriko, la 12an de julio 2005