Soneto pri vago por truto
unue al glaciejsojlo 
poste tra valo de Sefino 
laŭ ŝaŭma Sefina Liĉino 
al Monaĥo kun malorgojlo 

survoje ekestis pikniko 
nur ovo kun unu tomato 
suno - kanzona aprobato 
fervore kun ĉampankaliko 

en knajpo truto sur telero 
kun terpomoj - fine torteto 
ĉiam estis bela vetero 

telfere al nia kabano 
tie atendis nin kateto 
laciĝon diluis ĉampano
Gimmelwald, la 20an de julio 2005