Soneto je mia nomtago
doloras terure muskoloj 
post la hieraŭa vagado 
la plej efika kuracado 
estas plu vagi kun petoloj 

post reveno grava informo 
novaj balotoj sen imago 
ekestos en mia nomtago 
sed kun tute alia normo 

l' prezidento de Germanio 
decidis pri tiu evento 
laŭ kancelier-ironio 

pripensu je tiu decido 
kie naskiĝis l' prezidento 
ankaŭ en kiu koincido?
Gimmelwald, la 21an de julio 2005