Soneto pri truto kun framboj
survoje ni rikoltis frambojn 
por ke ĉampanon pligustigi 
sed ŝaŭmo povis nin timigi 
ĉar vermoj faris ditirambojn 

ni provis tiujn vermojn kapti 
ĉasado estis malfacila 
finfine ankaŭ malutila 
ne volis ni ilin adapti 

elverŝis ni ilin de glasoj 
ankaŭ likvaĵon - kompreneble 
venis aliaj embarasoj 

frambe odoris poste truto
per alkoholo iom feble 
ekestis framba persekuto
Gimmelwald, la 29an de julio 2005