Soneto pri frazo post frazo
oni povas vidi kaj senti 
ĉiutageco el detaloj 
konsistas - ofte el banaloj 
mi volas ĉi tion komenti 

momente vivo estas feĉa 
homo ĉiam interesiĝas 
pri io ajn kaj eĉ subiĝas 
tentadon kiu ŝajnas streĉa 

ĝuste pri tiuj simplaj kazoj 
mi skribas dulingve sonetojn 
ne pri romantikaj oazoj 

sendepende de cirkonstancoj 
frazo post frazo la konkretojn 
montras kun la etaj nuancoj
Zuriko, la 3an de julio 2005