Soneto kun olimpa ombro
ne Parizo tamen Londono 
aranĝos olimpikajn ludojn 
tiujn politikajn konkludojn 
donis estro al mikrofono 

Britujo okupas Irakon 
Francio kontraŭis militon 
okapanto prenos profiton 
por prepari novan atakon 

ne flankoj batalas sed tiuj 
tiel nomataj islamistoj 
moslemoj - feliĉe ne ĉiuj 

pereas senŝuldaj gefratoj 
dum naivaj politikistoj 
forlasas ŝipon kiel ratoj
Zuriko, la 9an de julio 2005