Soneto pri kvieta bruo
mi sidas sur l' mola kanapo 
en ombro de l' prunarba krono 
kaj disvolviĝas mia kono 
sed tamen malfunkcias kapo 

pri tio kaŭzas aŭgust-suno 
kaj pitoreska vidindaĵo 
ĝisnuna malplena skribaĵo 
pleniĝos kiam venos luno 

ĉe Bastiono de Silento 
ne ĉio tute silentiĝas 
ĉu venos trankvila momento? 

dank' al Dio ne falas bombo 
sur nia mondo ni kaŝiĝas 
de bruo postvive en tombo
Bastiono de Silento, la 12an de aŭgusto 2005