Soneto pri dia malvirto
unu jeto hodiaŭ falis 
pasis du tagoj kaj denove 
Sinjoro Dio agis pove 
ĉu Li kontraŭ si mem batalis? 

oni diras "Dio nin prenas" 
ĉu ĝuste tiamaniere? 
brutale ankaŭ fikonkere 
ĉu Li tiun teruron trenas? 

en Ateno popoj diservas 
por mortaj al Ĉiopoveco 
sed ili ja veron rezervas  

kaj filozofoj disputadas 
nur pri l' homa versimileco 
kaj Dio je tio paradas
Kreto, la 16an de aŭgusto 2005