Soneto pri blasfemrezultoj
la filo mensogas la patron 
unue li ne povas kredi 
poste volas insulton bredi 
fine faras tragik-teatron 

l' frato ŝtelas de sia frato 
perfide la grandan valoron 
samtempe perdas lian koron 
kondamnas spirit' de Sokrato 

sed tamen de tiu insulto 
ekestas damnita rezulto 
mortas l' frato pro sia stulto 

ankaŭ de l' filo oni ŝtelis 
ĉion kaj sorto lin forpelis 
al loko kie li kverelis
Gimmelwald, la 2an de aŭgusto 2005