Kara mia - mi ne friponis ne drinkis ankaŭ ne frivolis sed min ondo mara strangolis kaj mi pro tio preskaŭ dronis Barbara eltrovis proponon mi veturis al Retimnono kie troviĝas la balkono sur kiu mi skribis kanzonon antaŭ dudek tri jaroj tie mi estis sur la placo sola kaj nun tumulto regas ĉie "kantadis ĥor' murmuris maro" tiam vivo estis petola nun same sed jam kun amaro