Soneto pri sabato marde
rigardante palmojn kaj maron 
inter ombroj de rokaj breĉoj 
okazas aventuraj streĉoj 
kiuj ne bezonas deklaron 

"Saturday" de Ian McEwan 
iomete min nervozigas 
ĉar ofte brutalon instigas 
sed majstreco turniĝas uven 

kaj kion diras kuracistoj 
tiuj kiuj tralegis l' libron? 
ĉu ili restas kun insistoj? 

mi legas sur nia balkono 
havante la legado-vibron 
en kapo - bono aŭ malbono?
Kreto, la 23an de aŭgusto 2005