Soneto kun miskatalogo
perturboj je bibliotekoj 
ili havas klopodojn pri mi 
ne ili sed mi devas timi 
ĉar libroj forflugis kun krekoj 

en La Chaux-de-Fonds en katalogo 
restas spuro ke iam estis 
sed poste fantomoj kontestis 
pri volumoj - pura mensogo 

unu biblioteko centra 
skribas sincere "oni ŝtelis 
viajn librojn" - imago pentra 

en Rapperswil regadas ordo 
libristo ŝtelistojn elpelis 
tra l' malfermita kastelpordo
Zuriko, la 4an de aŭgusto 2005