Soneto multoble vizaĝa
de kiu venas opinio 
ke famaj duoblaj vizaĝoj 
ekzistas nur sen avantaĝoj? 
tio estas kimer-manio 

mi havas dekoblan vizaĝon 
eble plian - mi mem ne scias 
kaj tio mirakle funkcias 
fortigante mian engaĝon 

se mi skribus ke la konato 
faras ĉion kiel krudulo 
estus ago sen aprobato 

mi skribas ke mi estas kruda 
kun ĉiuj ecoj de aĉulo 
efekto ekestas aluda
Zuriko, la 5an de aŭgusto 2005