Soneto pri neŭtrala streko
tempe de Popola Pollando 
sinonimon de l' vorto "ne" 
ruze servis mi ĉiam eĉ se 
ŝanĝiĝis povplena komando 

tio estis normala streko 
en enketoj mi ofte ĝin donis 
ĉar streko nenion proponis 
streko ne menciis pri peko 

ofte okazis humoreskoj 
ĉe funkciulaj miskomprenoj 
post kiuj alvenis groteskoj 

per streko mi venkis proceson 
kontraŭjuĝan - poste havenoj 
min gastis - mi ŝanĝis adreson
Zuriko, la 6an de aŭgusto 2005