Soneto pri pasinteco - nun
mi vizitis la gekonatojn 
virinojn kiujn mi ne amis 
sed tamen iom kune dramis 
virojn kiuj skribis traktatojn 

agrable "do - kiel vi fartas?" 
ne estis facilaj respondoj 
aliaj por diversaj rondoj 
"mi dikiĝis kaj daŭre artas" 

ne volas aŭdi pri konsiloj 
homoj kiuj fariĝis famaj 
se jes - nur laŭ iliaj stiloj 

post jaroj ili plisaĝiĝis 
kiam sortoj okazis dramaj 
vidpunktoj rapide ŝanĝiĝis
Zuriko, la 7an de aŭgusto 2005