Soneto pri arta envio
pri teatro mi skribas rare 
ĉar klaĉoj pri grandaj artistoj 
mi lasas por klaĉĵurnalistoj 
kiujn mi prenas eĉ amare 

ĉiu aktoro estas granda 
tamen li volas pligrandiĝi 
ĵaluzo povas persistiĝi 
esti tuturba aŭ tutlanda 

"li bone legis viajn versojn" 
"ne - li posedas fian voĉon" 
oni bezonas fermi hersojn 

pro dolĉo mordas min inkubo 
mi faros neniun riproĉon 
ĉar lian famon premas dubo
Zuriko, la 8an de aŭgusto 2005