Soneto pri pensoj silentaj
Pola Muzeo - vernisaĵo 
mi ne volas tien veturi 
ĉar mian spiriton saturi 
povas nur natur-ebenaĵo 

Mikis Teodorakis vivis 
sur la insulo Ikaria 
lia kvoto honoraria 
al funda mizero deklivis 

en rilato al historio 
la plej veraj estas mensogoj 
kaj en ĉiu kategorio 

ĝentile okazas bonvenaj 
apogoj por plenplenaj trogoj 
sed detaloj restas hienaj
Bastiono de Silento, la 10an de septembro 2005