Soneto pri l' eksporta varo
Radio DoRoSo en l' dua 
"Mo kiel mazurko" - l' elsendo 
de l' eksterordinara mendo 
kun l' pola eksporto kongrua 

ĉar muziko estas la varo 
eksporta kiel oni diris 
poloj l' esprimon ne eltiris 
sed eksportis laŭ sia faro 

la plej merita eksportanto 
ekestis Chopin - kompreneble 
postiris Wieniawski - l' arĉanto 

ĝis Bettina Skrzypczak aliaj 
eksportis muzikon malfeble 
kazoj famaj kaj idiliaj
Zuriko, la 19an de septembro 2005