Soneto pri berlina klubo
novan programon mi ricevis 
de la klubo de fiaskantoj 
ili estas grandaj agantoj 
ne nur unu pro rido krevis 

ili nur nomiĝas fuŝantoj 
sed en ĉiutaga agado 
okazas krome babilado 
aŭtoraj legadoj kaj kantoj 

propra origina kulturo 
ne de lernolibroj devenas 
sed de ilia aventuro 

filmo teatro kaj pentrarto 
tre prestiĝan nivelon tenas 
tosto por ilia bonfarto!
Zuriko, la 21an de septembro 2005