Soneto pri meso por Norwid
okazis iam en Berlino
por Norwid mi mendis sanktmeson
kaj multreligian impreson 
por pastro ŝajnis halucino 

judo ne demetis ĉapelon 
mosleminoj kun nigraj tukoj 
budhistoj kun ŝaloj sur nukoj 
okupis la tutan kapelon 

preĝestro pri Norvid ne diris 
sed pri Ladislao sanktulo 
ĉiuj gastoj pro tio miris 

pri l' evento mi ja sopiris 
interkonfesa akumulo 
hazardan konsenton admiris
Bastiono de Silento, la 24an de septembro 2005