Soneto sen balotekstazo
hodiaŭ Pollando elektis 
premantan ĝin liberalismon 
fakte hurakapitalismon 
mensogajn promesojn selektis 

povantoj ne havas formaton 
jam longe regadas hazardo 
korupto kuras tra bulvardo 
konato subtenas konaton 

mizero eniris nacion 
dum riĉaj pli kaj pli riĉiĝas 
jen socia aberacio 

sufiĉas por Irak-milito 
kaj por vodko - homoj stultiĝas 
balote venkas ŝurk-elito
Bastiono de Silento, la 25an de septembro 2005