Soneto pri sistra ludado
plena kandidatoj-registro 
ŝi aŭ li por kanceliero
prezidento aŭ premiero 
senatano eble ministro 

ili sonĝas pri kariero 
preskaŭ ĉiu estas filistro 
tial okazas bunta distro 
pro ilia varbmaniero 

generalo pri administro 
tricentobla honordoktoro 
magistro ne - duonmagistro 

unu profesoro pri koro 
rezignis... nun ludas per sistro 
amaso klaĉas sen humoro
Zuriko, la 29an de septembro 2005