Soneto pri patrina kanto
"ni ne forlasu propran teron" 
instruis min mia Patrino 
mi kantis kanzonon ĉe fino 
poste forgesis mi aferon 

forveturante eksterlanden 
mi jam ne kantis sed murmuris 
tra kelkaj landoj mi veturis 
melodion mi lasis fanden 

patriotismo jam pereis 
delonge iaman virtecon 
kaj ĝis nun naciismon kreis 

sentante Patrinan Spiriton 
oferas mi filan korecon 
ankaŭ pri malsenco mediton
Bastiono de Silento, la 4an de septembro 2005