Soneto pri ludoj de koro
io stranga okazis nokte 
mia koro ŝerce batadis 
pro tio mi iom timadis 
kaj provis pripensadi dokte 

mi ekmezuris sangopremon 
pulson ne montris aparato 
koro fariĝis akrobato 
"baterioj ŝanĝos dilemon?" 

tiuj novaj nenion ŝanĝis 
do mi englutis dormigilon 
kaj sonĝo problemon aranĝis 

sonĝenhavo tuj realiĝis 
mezurilo perdis utilon 
mia sano ne banaliĝis
Zuriko, la 12an de januaro 2006