Soneto pri verkist-praktiko
praktiko de literatoro 
gravegas pli ol en aliaj 
fakoj - jen referencoj miaj 
mia aĝo estas valoro 

je pli aĝa do des pli bona 
laŭ mezuro de la talento 
kompreneble al la momento 
kiam temo estos bezona 

sed ekzistas diversaj formoj 
certe ĉiu sperta verkisto 
adaptos la lingvon al normoj 

sendepende kiu pli saĝa 
(scias pri tio sciencisto) 
venkas ĉiam la plej kuraĝa
Zuriko, la 15an de januaro 2006