Soneto pri la loĝejŝanĝo
Karaj Konatoj kaj Fremduloj 
Amikoj ankaŭ Malamikoj 
Gejunuloj kaj Aĝantikoj 
Parencoj kaj Geamantuloj 

mi ĝuste ŝanĝis la loĝlokon 
nova adreso - la tombejo 
finfine eterna loĝejo 
vizitu min perdante mokon 

vi staros ĉe mi iomete 
kaj trinkos por mia memoro 
sen patoso tute diskrete 

se vi venus al mi plurfoje 
estus por mi granda honoro 
mi ne reagus paranoje
Zuriko, la 17an de januaro 2006